Vidu ankaŭ laseron-diodon. Lumelsenda diodo (LED) estas duonkondukta aparato, kiu elsendas videblan lumon kiam elektra kurento trapasas ĝin. La lumo ne estas aparte brila, sed en plej multaj LED-oj ĝi estas monokromata, aperanta je unu sola ondolongo. La eligo de LED povas varii de ruĝa (je ondolongo de ĉirkaŭ 700 nanometroj) ĝis blua-violo (ĉirkaŭ [...]